2014年4月9日水曜日

フィンランド語の日 Día del finés: Mikael Agricola murió (1557年) ミカエル・アグリコラ歿

今日、4月9日はフィンランド語の日なのであります。


Mikael Agricola, en realidad Mikael Olavinpoika (Pernaja, 1510; Uusikirkko, 9 de abril de 1557), clérigo finlandés al que se considera primer escritor en lengua finesa, así como uno de los más importantes promotores de la Reforma protestante en Suecia y Finlandia. Se le suele denominar "padre de la lengua finesa escrita".

Agricola fue autor del primer libro escrito en lengua finesa: Abckiria ("Libro ABC"). No se ha conservado ningún ejemplar original de esta obra que, sin embargo, ha podido reconstruirse a partir de numerosas ediciones distintas. La primera edición data de 1543 y la tercera y última, de 1559. Agricola también tradujo el Nuevo Testamento (1548), el Catecismo y parte del Antiguo Testamento, así como un libro de oraciones basadas en textos bíblicos (Rucouskiria Bibliasta) en 1544.




ミカエル・アグリコラ(Mikael Agricola、1510年頃 - 1557年4月9日)は、Suomiフィンランド(当時はスウェーデン=フィンランド)の牧師で、現存するもっとも古い印刷されたフィンランド語の文献の著者で、「フィンランド語の書き言葉の父」と呼ばれています。

1554年にローマ教皇(カトリック教会)の承認を受けることなく、トゥルク(オーボ)の司教となり、ルター派としてフィンランドの教会改革を行ないました。フィンランド語の新約聖書、祈祷書、賛美歌、ミサ曲をフィンランド語に訳し、フィンランド語の表記法の基礎を築きました。

On 9 April, 1557,  he fell ill and died in Uusikirkko (now Polyane) village, part of the Kyrönniemi parish on the Karelian Isthmus. This day is also Elias Lönnrot's birthday and it is celebrated in Finland as the day of the Finnish language.


Mikael Olavi AGRICOLA (naskiĝis proksimume en 1507 en Pernå (fi. Pernaja) en suda Finnlando, mortis la 9-an de aprilo 1557 en Uusikirkko (nun Poljani en Rusio) proksime al Viborg) estis episkopo kaj tradukinto de la Nova Testamento al la finna lingvo. Li estas konsiderata la patro de la finna skriblingvo.

Mikael Agricola estis filo de sudfinnlanda bienulo, kaj komencis sian lernejan karieron en Viborg. Li frue transiris al protestantismo kaj en 1529 iĝis sekretario de la episkopo Martin Skytte en Turku. Li studis teologion kaj lingvojn en Wittenberg ĉe kaj Marteno Lutero kaj Filipo Melanktono dum 1536-39. Post ekzameniĝo kiel magistro li revenis al Turku por iĝi rektoro ĉe la katedrala lernejo. Tiun postenon li havis ĝis 1548, kiam li eklaboris kiel helpanto de episkopo Skytte ĝis ties forpaso en la fino de 1550. En 1554 li mem ricevis la postenon de episkopo en Turku, kaj tiel iĝis la unua protestantisma episkopo en Finnlando.

Li estas ofte nomata la patro de la finna skribolingvo, ĉar li publikigis la unuajn presitajn librojn en la finna. Tiuj naŭ verkoj estis presitaj en la reĝa presejo en Stokholmo dum la periodo 1543-1552, kaj starigis normon por la skriba lingvo. La unua libro estis "ABCkiria", kiu enhavis kelkajn gravajn tekstojn pri la kristana religio, interalie la dek ordonojn, la preĝon Patro nia kaj la Kredon. Poste venis la proksimume 900-paĝa preĝolibro "Rucouskiria" en 1544, kaj post ĝi lia traduko de la Nova Testamento, "Se Wsi Testamenti" en 1548.

Ne estas klare, kie li lernis la finnan. Lia hejma vilaĝo estis svedlingva, sed povas esti, ke lia patrino devenis de finnlingva regiono pli distance de la marbordo. Kelkaj trajtoj en lia lingvaĵo aludas al infanaĝa influo de la enlanda dialekto, sed ankaŭ de la estona, eĉ se lia finna lingvaĵo ĉefe baziĝas sur la dialektoj en la sudokcidento. Estas klare, ke li facile lernis lingvojn, do povas esti ke lia flua kaj idiome riĉa finna lingvo estis lernita post la frua infanaĝo.

Lia mortotago, la 9-a de aprilo, estas festata kiel la tago de la finna lingvo en Finnlando.

Post la milito de Gustavo Vasa en Ruslando ĉirkaŭ la jaroj 1555-1556 Mikael Agricola en februaro 1557 estis sendita kiel ano de delegacio al Ruslando por interkonsenti pri kondiĉoj de paco. La intertraktadoj estis sukcesaj kaj la pactraktato estis subskribita en Novgorod la 2-an de aprilo 1557, sed Mikael Agricola forpasis la 9-an de aprilo en sia sledo, dum la revena vojaĝo.

Ernesto Mr. T は ここ最近 毎夏 渡西するのに フィンランド航空を 用いているので 機中及び ヘルシンキ空港で少しでもフィンランド語が使えたらなあ、と思っている次第であります。