2013年9月5日木曜日

Auguste Comte murió オーギュスト・コント歿 (1857年)


Auguste Comte, cuyo nombre completo es Isidore Marie Auguste François Xavier Comte (Montpellier, Francia, 19 de enero de 1798 - París, 5 de septiembre de 1857). Se le considera creador del positivismo y de la disciplina de la sociología, aunque hay varios sociólogos que sólo le atribuyen haberle puesto el nombre.

Junto con Augustin Thierry, fue secretario del conde Henri de Saint-Simon durante siete años y ambos se separaron de él, debido a las muchas discrepancias que surgieron. Después de esta ruptura, Comte inició una etapa que calificó de "higiene cerebral" para alejarse de la influencia de las ideas de Saint-Simon. Otra versión menciona que Saint-Simon cedió los derechos de su avance (los Principios de la sociología) a Comte, con la condición de que la mejorara y la diera a conocer al mundo entero, ya que Saint-Simon había dejado atrás o en el olvido toda su investigación.






















以下 エスペラント


Isidore-Auguste-Marie-François-Xavier COMTE aŭ simple Auguste COMTE naskiĝis en Montpellier, Francio, en la 19-a de januaro 1798. Li estis filozofo, kiu kreis Pozitivismon.

En 1814 Comte eniris la Politeknikan Lernejon en Parizo. En letero de 1842 al John Stuart MILL (1806-1873), Comte nomis ĝin "la unua vere scienca komunumo en historio". Kvankam li restis tie nur du jarojn, Comte tie ricevis la influon de sciencistoj kiel la fizikisto Sadi Carnot, (1796-1832), la matematikisto LAGRANGE (1736-1813) kaj la astronomo Pierre-Simon Laplace (1749-1827).

En 1816, post la venko de Sankta Alianco kaj restaŭro de la Burbona dinastio oni fermis la Politeknikan pro politikaj kialoj, kaj Comte interrompis siajn formalajn studojn, sed restis en Parizo. Tiam li legis la ĉefajn verkojn de la samtempaj eŭropaj pensistoj. Unu jaron post sia eliro el la Politeknika Lernejo (1817), Comte iĝis sekretario de l' grafo de Saint-Simon (1760 - 1825), kiu lin profunde influis. Sed la evoluo de l' penso de Comte rompis lian amikecon al Saint-Simon kaj, en 1824, Comte forlasis sian sekretariecon.

En tiu jaro Comte edziĝis kun Caroline Massin, kaj estante sen la salajro de sekretario de Saint-Simon, li instruis matematikon hejme por gajni sian vivon. Du jarojn poste, en la 2-a de aprilo 1826, li komencis en sia hejmo kurson, kiu rezultigis unun el liaj ĉefaj verkoj: Kurso de Pozitiva Filozofio (Cours de Philosophie positive) en ses volumoj, publikigitaj inter 1830 kaj 1842. Kelkaj el la ĉefaj tiutempaj sciencaj gravuloj lernis liajn lecionojn, kiel la kuracisto Henri-­Marie de BLAINVILLE (1777-1850) kaj la pra-psikologo Jean-Étienne Esquirol (1772-1840). Sed la kurso daŭris nur dum 3 lecionoj, ĉar li malsaniĝis je stresa melankolio. De tiam, Comte estis stipendiita de amikoj kaj disĉiploj, kiel la filozofo John Stuart Mill kaj la vortaristo Littré (1801-1881), lia plej entuziasma disĉiplo.

En 1838 li havis novan krizon kaj en 1842 li divorcis. Nur en 1844, kiam li konis Clotilden de VAUX, li revenis al verkado kaj publikigis na Diskurso pri la tuto de Pozitivismo en 1848. Clotilde estis edzino de arestitulo, sed permesis al Comte nur platonan amon. Malgraŭ tio, ŝi restis kiel "muzo" de Comte dum tuta lia vivo, kvankam ŝi mortis jam en 1845.

Dum la lasta fazo de sia laboro, Comte prezentis sian verkon La Sistemo de Pozitiva Politiko (Le Système de politique positive) (1851, 1854), kiu difinas la "homaranan religion", kies liturgio estas bazita je la katolika, kiel montras la verko La Pozitivisma Katekismo (Catéchisme positiviste) (1852).

En la lastaj jaroj de sia vivo, Comte restis tre sola, ĉefe ĉar la plejparto de lia disĉiplaro forlasis lin pro la nova "religio". Auguste COMTE mortis en la 5-a de septembro 1857 en Parizo.

Li deziris tutmondan lingvon kiel nepra ilo por progresigi pozitivan filozofion, tuthomaran religion kaj universalan harmonion.



オーギュストコントと社会学の誕生




ご意見、ご質問等ございましたら、
 <ernestotaju@yahoo.co.jp>  へ。